skip to main content

Per uzanta nian retejon vi konsentas al la privateca politiko. La retejo uzas kuketojn por triaj. PRIVATECA POLITIKO

CENTRO PRI BIBLIA STUDADO "G. VANNUCCI"

via dei servi,4 - 62010 Montefano (Mc) - Italy
tel. +39(0733)852760 - fax +39(0733)852798 - centro.bib@tin.it - c.c.p.:11226628

italiano français español english português polski slovenský 中国的 한국의 hrvatski русский

KREDO KAJ EKONOMIO

Temaro, kiu por Papo Francisko estas tre kara, estas sendube tiu pri ekonomio. La Papo plurfoje reproponas la temaron denuncante ekonomian sistemon tute maljustan celantan pliriĉigi la riĉulojn kaj malriĉigi ĉiam pli la mizerulojn, ekonomio kiu generas la kulturon de la forĵeto: tion kio ne estas utiligebla oni forĵetu. Kaj estas ĝuste la ekonomio, la temaro kiun la Centro por Bibliaj Studoj celas evoluigi organizante renkontiĝojn kaj debatojn dum la periodo 2014-2015.

Komuneco de la havaĵoj

Multaj religiaj komunumoj havas kiel vivmodelon la primitivan jud-kredantan komunumon priskribitan de Luko en la Agoj: “Ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono… Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono” (Ago 2,44-45; 4, 34-35).

Laŭ ĉi tiu modelo la apostoloj iĝis la administrantoj de la komunaj posedaĵoj. Jesuo estis alvokinta la disĉiplojn por ilin sendi “por anonci la regnon de Dio” (Luk 9,2), kaj esti atestantoj “ĝis la plej malproksima parto de la tero” (Ago 1,8), kaj petis ke ili “portu nenion por la vojo, nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon” (Luk 9,3) kaj ne esti zorgoplena pro siaj vivrimedoj (Luk 12,29), tiel pruvante sian kompletan fidon je la asistado de tiu Patro kiu abunde donacas tiujn aferojn al la siaj (Luk 12,31). Nun tiuj disĉiploj transformiĝis al sidemaj administrantoj de la komunumo kaj praktikas povon kiu estas unuanime rekonata.

La maloportunaĵoj de tiuj ĉi ekonomia sistemo iĝas tuj evidentaj. Fakte al Jozefo, nomata Barnabas, kiu vendas siajn havaĵojn ilin metante je la piedoj de la disĉiploj, la evangeliisto kontraŭmetas paron, Ananias kaj Sapfira, kiu singardeme donas nur parton de la enspezita mono al la apostoloj tenante la restantan por si (Ago 5,1-11). Ĝuste kiam oni sin turnas al administrantoj de la posedaĵoj de la komunumo komenciĝis la hipokriteco kaj la ŝajnigo. Tiu de Luko ne estas ekzaltado de iu modelo, sed ĝia severa kritiko. La komuneco de la posedaĵoj alprenita de la jud-kredanta komunumo de Jerusalemo per la kreado de centrigita administrado, estis fiasko: du trionoj el la komunumo (Ananias kaj Sapfira kontraŭ Barnabas) utiligis la ŝajnigon por eviti la kontrolon de la administrantoj, tiel kaŭzante la ruinon de la komunumo.

Se la idealo, pri kiu fieris la komunumo de Jerusalemo, estis ke “la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna” (Ago 4,32), la realo montriĝis tute alia. Fakte en tiu komunumo aperos tuj seriozaj maljustaĵoj kiuj vekos “murmuradon de la Grekaj Judoj kontraŭ la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado” (Ago 6,1). Evidentas ke ne nur la komuneco de la havaĵoj ne funkciis, sed ĝuste la plej malfortaj kategorioj estis marĝenigataj. El tiuj ĉi elementoj la evangeliisto jam antaŭsentigas la malsaton kaj la mizeron, kiun la Eklezio de Jerusalemo trasuferos (Ago 11, 28-29).

Kristana modelo

La judo-kredanta komunumo de Jerusalemo, almenaŭ dekomence, montris ne kompreni la absolutan radikalecon kiun postulas la mesaĝo de Kristo kaj sin konformigis al la judaj religiaj institucioj, “havante favoron ĉe la tuta popolo” (Ago 2,47). Tiu de Luko ne estas meritplena atesto al la komunumo de Jerusalemo, sed denunco de ĝia konduto. Tiu komunumo ne ĝuas la favoron de Dio, sed de la tuta popolo, kaj ĝi forgesas la admonon de Jesuo: “Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi! ĉar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj” (Luk 6,26). Kvankam Jesuo deklaris la Templon “kaverno de rabistoj” (Luk 19,45), kaj anoncis ĝian kompletan detruon (Luk 21,5), la jud-kredanta komunumo de Jerusalemo daŭre kredas ĝin ankoraŭ valida institucio kaj daŭre ĝin vizitas. Sed estas alia komunumo, kiu ekestis sur pagana teritorio pro la laboro de evangelizantoj venantaj el la tuta mondo kaj de la greka kulturo, ne ligitaj de la naciismoj de la disĉiploj de Jerusalemo, kiuj “priparolis la vorton al neniu krom nur Judoj” (Ago 11,19), kiuj komencas anonci la evangelion ankaŭ al paganoj: “Iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo” (Ago 11,20).

Kaj ĉi tie, sur pagana tero, okazis neesperita okazaĵo: “La mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro” (Ago 11,21). La “mano de la Sinjoro” estas signo de beno (Ago 4,30; 11,21), esprimo de la dia agado kiu akompanas kaj benas la agadon de la evangelizantoj, kaj la rezulto estas ke “en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj” (Ago 11,26). La Sinjoro plifortigas la agadon de la evangelizantoj ĉar tiuj realigas lian projekton pri universala amo el kiu neniu estas ekskludita.

Luko kontraŭmetas du komunumojn, tiun de Jerusalemo, ligitan al la judaj religiaj institucioj, kaj tiun ekestantan sur pagana teritorio, en Antioĥia, kie la kredantoj, unuafoje, ne plu estas konsiderataj unu el la multaj judaj sektoj, sed io nova: sekvantoj de l’ Kristo. La mano de la Sinjoro estas super Antioĥia kaj ne en Jerusalemo. Post kiam la mesaĝo de Jesuo estas liberigita de sia trudkitelo de la Leĝo kaj de la religiaj tradicioj, la Spirito povis alporti abundajn fruktojn.

Dum en Antioĥia la disĉiploj estas rekonataj kiel kristanoj, oni ekscias ke “estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio” (At 11,27-28). La reago de la antioĥiaj kristanoj je la anonco de la malsatmizero, kiu estos trafinta ankaŭ ilin (“tra la tuta mondo”) estas ekzemplodona. Anstataŭ pensi pri si mem ili zorgas tuj helpi la fratojn “loĝantaj en Judujo” (Ago 11,29). La antioĥianoj, kiuj akceptis la bonan novaĵon, kredas je la vortoj de Jesuo kaj komplete fidas je la Patro kiu konas tion kion bezonas la komunumo (Luk 12,30-31).

Dum en Jerusalemo la kredantoj posedas nenion, ĉio estas komuna, kaj troviĝas en mizero, en Antioĥia la modelo de la komunumo malsamas. Tie la kredantoj posedas kaj decidas, tute libere, donaci la helpon al la judaj fratoj: “La disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo” (Ago 11,29).

El la neceso helpi la jud-kredantan komunumon de Jerusalemo, kien oni sendos la monkolekton (Ago 21,1), oni vidas ke la tiom laŭdegata komuneco de la havaĵoj donis nenian pozitivan rezulton. Tiu komunumo, kiu fieris ke neniu el ĝiaj unuopuloj “inter ili neniu havis mankon” (Ago 4,34), efektive bezonis monkolekton (Rom 15,26).

Kritikante tiom severe la komunumon de Jerusalemo, bazitan sur la komuneco de la havaĵoj per ilia komunuma kapitaligo, la evangeliisto evidentigas kiu estas la sinteno laŭ la mesaĝo de Jesuo: la libera kaj respondeca komunumigo de propraj havaĵoj, sen bezono je administrantoj aŭ internaj kontrolantoj aŭ devigoj (impostoj, dekonaĵoj), sen prizorgo de propraj sed de alies bezonoj.

La ekonomia dependeco tenas la personojn en infaneca stato, la respondeca administado de propraj posedaĵoj estas indiko de maturiĝo kaj de plenkreskiĝo. Dum la infaneca persono koncentriĝas je propraj bezonoj, la karakterizo de matura plenkreskulo estas prizorgi la aliajn.

Tie kie estas libero estas la Spirito (2 Kor 3,17) kiu puŝas la homojn liberiĝi je egoismo kaj je daŭra pensado pri propraj bezonoj por sin malfermi al alies bezonoj kaj necesoj, akorde kun la sindonemo de la kreado. La fideluloj de Jerusalemo kaj tiuj de Antioĥia kredas je la sama Sinjoro, sed estas rekonataj kiel kristanoj nur tiuj de Antioĥia, la ununuraj kiuj, anstataŭ pensi pri si mem, prizorgas la aliajn.

Alberto Maggi

CENTRO PRI BIBLIA STUDADO "G. VANNUCCI"

Por la Ordeno de Servistoj de Maria realigo de Centro pri Biblia Studado signifas novan sperton: ĝi sin proponas kiel altkvalita Studejo je dispono de ĉiuj interesatoj al pli profunda ekzamenado de la Sanktaj Skriboj.

Centro pri Bibliaj Studoj ekestis el sperto de plurjara laboro en la biblia kampo fare de la bibliistoj Alberto Maggi kaj Ricardo Pérez Márquez en la regiono Romagna [Romanja].

Sekve de plurjara aktivado – diversloke, kaj en Italie kaj eksterlande – per bibliaj rentontiĝoj je episkopa nivelo, ili sukcesis konsciiĝi pri la grandaj malsato kaj soifo je la Parolo de Dio, nun ĉeestantaj Eklezie kaj samtempe pri la manko de ejoj konvenaj por plenumi tiun kreskadantan bezonon de lokoj kaj personoj emaj al studado kaj diskonigado de la Sanktaj Skriboj.

AL GEAMIKOJ KAJ MEMBROJ DE NIA CENTRO PRI BIBLIAJ STUDOJ

Ni sendas al vi la aktivadan kalendaron de nia Centro ĝis la monato septembro 2009ª (en nia retpaĝo vi povos trovi la liston, ĉiam ĝisdatigitan de la renkontiĝoj kun detaloj pri ili).

En la monato oktobro rekomenciĝos la monataj renkontiĝoj pri la Evangelio laŭ Sankta Johano, tiuj rendevuoj ĝuas ĉiam pli kreskantan ĉeeston de homoj. Ĝuste por faciligi pli bonan enmeton en nian grupon de kiuj lastatempe aldoniĝis al ĝi, la tritaga biblia renkontiĝo de la 24ª ĝis la 26ª de oktobro estos adresita al la “novuloj”, kaj temos pri: Enkonduko al legado de la Evangelioj, kun indikoj pri literaturaj metodoj uzitaj de la evangeliistoj por ekspliki la mesaĝon de Jesuo, pri ilia dirmanieroj kaj ilia teologio.

La aktiveco de nia Centro estas celo de zorga intereso flanke de multaj membroj de la eklezia medio, de laikaj grupoj ĝis la monaĥoj, de misiistaj movadoj ĝis la klostraj monaĥinoj, tio estas signo de kreskanta deziro ekkoni kaj pli bone kompreni la bonan novaĵon de Jesuo. En epoko kiam ŝajnas venki, kaj en la eklezio kaj en nia nacio, la nostalgiaj puŝoj al la pasinteco, la kredantoj, fakte, sentas pli ol iam antaŭe la bezonon konstrui sian fidon surbaze de la firmeco je la Vorto de Dio, tiu vorto pri “eterna vivo” (Joh, 6,68), kiu ne estas submetita al la ŝanĝigemaj alternadoj de la homaj doktrinoj (vd. Ef. 4, 14).

Tiu estas la engaĝiĝo kiun pere de la kunlaboro de la membroj kaj de la geamikoj de nia Centro, ni strebas antaŭenigi por atualigi pli ol iam la instruojn de la Dua Vatikana Koncilio: “La sankta Koncilio kuraĝigas la gefilojn de la Eklezio kiuj sin dediĉas al bibliaj studoj por ke ili daŭrigu la plenumon de la laboro feliĉe iniciatita, pere de ĉiam renovigitaj fortoj per ĉiu sindediĉo laŭ la sento de la eklezio mem” (Dei Verbum, VI,23).

Atendante povi gastigi vin en nia Centro ĉiam pli komfortigita kaj funkcia, (ĉijare oni tie instalis sunpanelojn kaj renovigis multajn ĉambrojn), ni salutas Vin.

Frato Alberto, Frato Rikardo