skip to main content

Per uzanta nian retejon vi konsentas al la privateca politiko. La retejo uzas kuketojn por triaj. PRIVATECA POLITIKO

CENTRO PRI BIBLIA STUDADO "G. VANNUCCI"

via dei servi,4 - 62010 Montefano (Mc) - Italy
tel. +39(0733)852760 - fax +39(0733)852798 - centro.bib@tin.it - c.c.p.:11226628

Alberto Maggi

Apartenanta al Ordeno de la Servistoj de Maria, li naskiĝis en 1945 en Ancona (Italio). Li estas Direktoro de la Centro pri Bibliaj Studoj “G. Vannucci”. Li prizorgas la disvastigon, je popola nivelo, de la scienca esploro en la biblia fako pere de verkoj, elsendoj, kaj prelegoj en Italio kaj eksterlande. Li studis ĉe la Papaj Teologiaj Fakultatoj “Marianum” kaj “Gregoria” (Romo) kaj ĉe “L’École Biblique et Archéologique française” (La Biblia kaj Arkeologia franca Lernejo) en Jerusalemo. Li kunlaboras en la revuo “Rocca”(”Fortikaĵo) kaj prizorgis por Radio Vatikano la elsendon “ La Buona Notizia è per tutti!” (“La Bona Novaĵo estas por ĉiuj!”). Nun li estas tradukanta kaj komentanta la ĉapitrojn 18an kaj 19an de la Evangelio laŭ Johano kaj kune kun Ricardo Pérez li estas tradukanta la Evangelion laŭ Mateo.

Ricardo Pérez Marquez

naskiĝis en Granada (Hispanio) en 1958. Doktoriĝinta pri Literaturo kaj Filozofio (Fako pri Arto Historio) ĉe la Universitato de Granada, je la aĝo de 23 jaroj li eniris la Ordenon de la Servistoj de Maria en Italio. Li studis ĉe la Papa Teologiaj Fakultatoj “Marianum” kaj “Gregoria” (Romo) atingante la licencio pri Biblia Teologio. En septembro 1995ª, kune kun frato Albelto Maggi li fondis la Centron pri Bibliaj Studoj kie li kunlaboras en la studado kaj disvastigado de la evangelia mesaĝo kun aparta atento al la “Apokalipso” pri kiu li prizorgas baldaŭ publikigotan komentarion. Li instruas ĉe la Papa Fakultato “Marianum” (Romo) kie li havas kurson pri “Jesuo kaj la judaj institucioj”.